Què és?

La Vallesana, Asocio de Diatonaj Akordionistoj

de la Kataluna Landaro

       La Vallesana estas senprofita asocio celanta enprofundigi en la konon de la mirinda mondo de la diatona akordiono kaj ĝia proksimaĵo, kie troviĝas aliaj  tradiciaj muzikiloj, kiel la tamburino, la kvarkorda guitareto kaj ankaŭ la kanto, la popolaj  kaj folkaj dancoj kaj la pratradicioj.

La agadteritorion de la asocio konsistigas la Kataluna Landaro, tio estas, la teritorioj en kiuj oni parolas la katalunan lingvon. Tiuj  teritorioj estas: Valencilando, la Balearaj Insuloj, la Kataluna Princlando, la Okcidenta Strio en Aragono, la regioneto Carxe en Murcio, Norda Katalunio en la Departemento Orientaj Pireneoj en franca ŝtato, Andoro kaj la urbo Algero en Sardio.



La asocio havas diversajn sekciojn laŭ ĝia agado. Tiel, do, la “Caragols Nyigo-nyigo” organizas ekskursojn tra la tuta lando, la “Acordionistes Sense Fronteres” koncertas solidare, la bando “La Vallesana” faras cxiajn spektaklojn kaj la sekcio “Mestre Marimon” respondecas pri cxio rilata al pedagogio.

 LlenguaCatalana